maklerejo

Vi estas ĉi tie: Maklerejo

Maklerejo

Scipovante nur la gepatran lingvon oni havas ne pli da ebleco ol paroli kun samlingvanoj. Lerninte fremdlingvon oni povas paroli en du landoj. Genia decido estas lerni Esperanton: Oni povas paroli kun la tuta mondo. Restas nur la neceso trovi esperantiston kun interesoj, kiuj konvenas al la propraj. Tio funkcias laŭ la Esperantoprincipo: Mi faras la unuan paŝon al fremdlandano lernante Esperanton kaj la alia paŝas simile. Oni renkontiĝas en la mezo kaj havas komunan lingvon. Same funkcias la maklerejo. Mi skribas blogon, ĉar mi ŝatas pludoni informojn, sed mi ne scias akiri legantojn. La alia ŝatas legi interesajn informojn kaj ne trovas la blogon en la ne travidebla amaso de informoj en la interreto. Trovu ĉi tie ofertojn de esperantistoj, kiuj faris la unuan esperantistecan paŝon al vi. Se vi ne trovas kion vi serĉas, vi tamen povas viavice fari la unuan paŝon: Mendu senkostan anonceton por via afero.

Laŭ mia impreso la plej multaj retemaj esperantistoj momente troviĝas en Facebook kaj pluraj vagis tien, kiuj antaŭe estis en diversaj sociaj retoj. Ne videblas esperantistoj, kiuj ne kontribuas en sociaj retoj. Ankaŭ mi havas konton ĉe Facebook, sed mi malmulte skribas tie, ĉar neniu respondas. Tie abundas plej diversaj kontribuoj kaj por mi estas malfacile el tio kribri informojn pri kunfarado. Tial mi inventis en 2009 PER.esocom.de. Intertempe montriĝis, ke ĝia formo ne plu estas sufiĉe taŭga. Tial nun nova nomo kaj nova sistemo. Ĝi estas intence sen devo malfermi konton por ke plej eble multaj kunfaradaj aferoj povu esti interŝanĝitaj.

  • Se vi deziras serĉi per serĉvorto nur en la maklerejo, tiam per google-serĉo vi tajpu serĉvorto [spaco] site:maklerejo.de. Se vi deziras serĉi en unu paĝo, vi premu la stirklavon kaj tajpu f. Malfermiĝas en via legilo kadreto, en kiun vi povas tajpi vian serĉvorton.
  • La maklerejo intence ne estas facebookeca kaj bezonas aktivan personan subtenon de ĝiaj uzantoj. Ĝi funkcios pli bone, se ankaŭ vi diskonigas la maklerejon al plej eble multaj homoj. Espereble ili atingos la esperantistojn, kiujn vi ne sukcesis atingi.
  • La maklerejo funkcias per viaj akceptoj kaj kontribuoj por kunfari kaj la redakta laboro de Frank Merla.
  • La maklerejo celas kunfaradon. Rigardu plurajn anoncetojn kaj vi komprenos la ideon. La enskribitoj estas dankaj, se vi komunikas amike kun ili.
  • Bonvolu mendi senkostan anonceton por via afero per retletero. Mi petas ankaŭ sendi mesaĝon, kiam via anonceto estas ŝanĝenda aŭ viŝenda. Se vi evidente forgesis tion, mi arbitre forigos vian anonceton.
  •  Eblas aboni novaĵojn
pasinta prilaboro: 2014.06.29, 10:07

plu al:

  |   komenco de paĝo  |   sekva paĝo »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login