esperantismo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperantismo > Esperanto en Evoluo

Esperanto en Evoluo

Stanislav

"Esperanto en Evoluo" estas la bonfara fonduso kies celo estas starigi kaj subteni en la triamondaj landoj sendependajn esperanto-centrojn kiuj iĝu organiza kaj financa bazo por loka esperanto-movado.

La unua projekto de la fonduso estis starigo de Esperanto-centro en Rumongo (Burundo). Nun jam aperis kaj funkcias tute nova konstruaĵo kun kelkaj ĉambroj, legejo, gastejo kaj oficejo de la Esperanto-Asocio de Burundo. Tio estas la unua kaj sola publika biblioteko de la urbo kun 200-mila loĝantaro. Do la esperanto-komunumo ĉi tie estas simbolo de progreso kaj klereco. Duoblaĵoj iros de Rumongo al aliaj lokoj de Burundo kaj apudaj landoj.

Nun ni kolektas librojn, gazetojn kaj monon por plene ekipi la centron. Jam estas 600 libroj, sed tute mankas mebloj kaj teknikaĵoj.

Vi povas helpi tuj! Sendu librojn laŭ la adreso ANEB, BP 170, BI-Rumonge, Burundi aŭ mendu ilin ĉe ajna Libroservo kaj indiku tun adreson. Libroj en Esperanto, la franca kaj angla bonvenas, ĉar tio estas biblioteko por ĉiuj afrikanoj! Ĝiru mondonacojn per PayPal, Skrill aŭ Yandex-mono – rapide kaj sekure. 

Ni ege dankas ĉiujn subtenantojn nome de la fondusa teamo kaj multnombraj afrikaj samideanoj. Dankegon!

 Rigardu pliajn fotojn!

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2015, September 20, 18:32
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login