esperantismo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperantismo > Invito donaci belegan sperton al 2 knabinoj

Invito donaci belegan sperton al 2 knabinoj

Tute ĉarma, matura, simpatia kaj adaptiĝema filino de tre karaj geamikoj miaj, Neila, baldaŭ 13-jara, tre sopiras lerni lingvojn, vojaĝi, renkonti… Do espereble, Esperanto iam estos belega donaco al ŝi same kiel ĝi estis al mi. KONKRETE, ŝi deziras pasigi kelkajn monatojn en Germanio dum la venonta lerno-jaro, interŝanĝe kun samaĝa knabino.
Temas pri relative urĝa propono (samtempe peto), antaŭdankon se vi pripensas kelkajn minutojn pri viaj gekonatoj!
Mi absolute fidas la knabinon (kiun mi ekkonis kiel bebon), kaj la tutan familion.
Se vi havas ideon pri familio kun filino en simila nivelo (ŝi komencos kolegion), belege! Se esperanto-familio, des pli belege, ĉar ŝi supozeble entuziasmiĝos kaj tio povos entuziasmigi aliajn en ŝia familio - Se ne, ili almenaŭ scios ke dank'al Esperanto ŝi realigas sian revon!

La familio estas katolika kaj tre malferma, interŝanĝo kun kristana nekatolika familio estus ideala (tion spertetis unu el la fratoj), tamen tiu aspekto ne plej gravas.

SE VI HAVAS PROPONON KIU NE EKZAKTE RESPONDAS TIUN PETON, BONVOLU ESPRIMI ĜIN TAMEN!

Vi trovos pli da detaloj kun la foto sube en la mesaĝo de la patrino kaj sekvas mia traduko al Esperanto.

Preta respondi viajn demandojn, kore salutas
Anne

Jen la fonto (tradukita el la franca):

Antaŭdankon pro plusendo en vian reton!
Bonan tagon,
nia filino Neïla iĝos 13-jara la 25an de sept. 2018. Ŝia revo: vivi en Germanio dum kelkaj monatoj!
Ni vivas en Mayenne (Majen), en okcidenta Francio, urbeto kun 14000 loĝantoj.
La patro nomiĝas Fernando ANTON GALLO, instruas la hispanan lingvon en publika mez-lernejo; la patrino, Katy HETEAU, flegas per "Cerba Gimnastiko" kaj magneto-paroj. Ni havas 4 gefilojn: Théo 17-jara, Diego 14, Neïla 12, kaj Ismaël 10.
Ni serĉas germanan familion pretan bonvenigi nian filinon kaj dezirantan interŝanĝon: Neïla pasigos 3 ĝis 6 monatojn en la familio kaj ni akceptos kelkajn monatojn la germanan knabinon. Franc-Germana Junulara Organizo proponas juran kaj asekuran kadron por tio.

Neïla estas volema kaj adaptiĝema knabino, tre scivolema, tre sopiranta lerni fremdajn lingvojn. Ŝi manĝas malmultan viandon, ne estas tre postulema pri manĝaĵo. Ŝi ŝatas dancadon kaj bestojn. Dank'al sia patro, ŝi jam parolas hispan-lingve. Ni estas kristana familio. Ŝi havas 3 fratojn do ni deziras interŝanĝon kun knabino.
Antaŭdankon pro via respondo,
Salutojn
Katy

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login