esperantismo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperantismo > KIVA

KIVA

Betty: Esperantistoj volas konvinki al aliaj, ke Esperanto signifas amon, pacon, kunsentadon kaj aliajn bonajn ecojn. Kiel sukcesus al ni tion fari? Ekzemple per bonfaranta kunlaborado. Ĉu vi scias, ke ekzistas Esperanto-grupo ĉe la mikro-kredita asocio KIVA?

Kio estas Kiva?

Kiva estas senprofita organizo virtuala, kiu estis fondita en la jaro 2005. La celo de la organizo estas doni mikro-kreditojn al tiuj, kiuj mankas rimedojn por komencigi malgrandajn komercojn. La organizo kunligas pruntedonantojn kun prunteprenantoj. Per tiom malmulte kiom $25 oni povas apogi prunteprenanton.

Ekde la jaro 2005 jam estas:
1,282,915 prunteprenantoj
$695,898,650 pruntoj
98.72% de la pruntoj estas repagitaj.
Kiva kunlaboras kune kun:
297 kunlaborantaj partneroj
450 volontuloj en diversaj monpartoj
86 landoj
Kial ili tion faras?
Ĉar ili antaŭvidas mondon, kie ĉiuj, eĉ en la plej foraj regionoj de la mondo, havu la povon krei siajn proprajn ŝancojn. Ili opinias, ke la provizo de sekura kapitalo helpas homojn plibonigi la vivkondiĉojn kaj por si, kaj por siaj familianoj.
Kiel ili agadas?
Kiva kunlaboras kune kun mikro-kreditaj institucioj en kvin mondpartoj por provizi pruntojn al homoj sen aliro al tradiciaj bankoj. Ili sendas 100% -ojn de pruntoj al mikro-kreditaj institucioj, kies nomo estas regionaj partneroj. Ilia respondeco estas la loka administrado de la pruntoj.
Kiva fidas al tutmonda reto de pli ol 450 volontuloj, kiuj kunlaboras kune kun niaj regionaj partneroj. Ilia tasko estas la redaktado kaj tradukado de la informoj de la prunteprenantoj ktp.
Kiel la administrado de Kiva estas financita?
Pruntedonantoj elekte donas iom pli kontraŭ la elspezoj administraj, tamen ĉefe Kiva ricevas la monon por tio de diversaj sponsoroj kaj fondusoj.

Kion informas alia membro de la grupo Profesoro Jason Donev pri kial li apogas la organizon? Li verkis artikolon en la jaro 2011 pri la grupo, kaj tiam estis 20 grupanoj. Nun ni estas 46 -anoj.
bulteno.esperanto-usa.org/2011/5/ue-201105.pdf

Tamen memevidente ni bonvenigos ĉiujn, kiuj helpante per relative modesta pruntado volas pruvi, ke eldiraĵoj pri amo, paco kaj kunsentado ne estas nur senenhavaj sloganoj.

Jen la grupa invitilo.
www.kiva.org/invitedto/esperanto/by/betty4078

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2015, October 29, 12:39
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login