esperantismo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperantismo > Savado de Esperanto-kulturvaloraĵo

Savado de Esperanto-kulturvaloraĵo

Saluton,
momente denove floras la fama "D-ro L.L. Zamenhof-rozo" en la Esperanto-Ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg. Temas pri violetkolora grimprozo. Supozeble en nia Esperanto-Ĝardeno troviĝas la ununura konata "D-ro Zamenhof-rozo". Ĝi estis bredita en Bohemio en la jaro 1935 far rozbredisto d-ro Gustav Brada.

Por savi (greftadi) la unikan rozon ni sendis rozbranĉetojn al kapabla ĝardenisto. Ni ricevis respondon, ke li greftis ĝin. Se ĉio iros glate, eble post ĉ. 3 jaroj oni povos akiri la faman Zamenhof-rozon denove.

Ĉu iu scias, kie oni povas aĉeti la flavan "Esperanto-rozon"? Dum jardekoj ni havis multajn en nia ĝardeno, sed la dura vintrofrosto antaŭ 2 jaroj mortigis la lastajn.

Volonte ni pagos premion!

Amike kaj samideane salutas
Petro Zilvar · Zsofia Korody

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login