esperantismo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperantismo > Virina projekteto en Norda Kivuo

Virina projekteto en Norda Kivuo

Mi estas instruistino pri E-kurso en nia eta feminina grupo en nia loko. Nun mi provas interesi virinojn pri Esperanto, sed ne facilas. Multnombraj neglektas ĝin, male, preferas anglan. Mi ne scias kial; tamen Esperanto estas internacia lingvo pri la paco kaj unuiĝo.

Mi havas dekses virinojn kaj filinojn, kiuj jam akceptis studi Esperanton. Sed mia propono estas, ke vi subtenu nin materiale, morale, finance. Ni havas projekteton pri la kudrado. Do, ni nur bezonas ankaŭ havi etan konstruadon de du ĉambroj (1 ĉambro de kudrejo; 1 klaso, kaj 8 kudromaŝinoj plus iliaj akcesoraĵoj). Mi ne scias, ĉu vi mem povas financi nin aĉetante iun. Ni havas luitajn maŝinojn; ni devas pagi luodomon kaj pri responculoj de tiuj kudromaŝinoj. Per tiu donaco la virinoj el diversaj lokoj povos bone esti konsciigitaj pri Esperanto. Kiel vi scias pri nia lando DRKongo, ĝi estas lando kie la militoj multe ĝenis popolon de 1994, 1996, 1998, 2008, 2012-2013. Kun tiu troiga malsekureco en orienta provinco Kivu/DRKongo komprenu, ke multnombraj virinoj estis perfortitaj de ribelantoj, iafoje malamikoj kiuj faris tiujn krimojn; seksperfortojn kontraŭ virinoj. Pro tio la virino seks perfortita estis kelkfoje neglektita de sia edzo. Ĉi tiu kauzis grandan konflikton inter partenero fajre. Aldone, la virino devus havi proktedadon en tiu malfacilaĵo. Poste ĉi tiu perforto ĝenerale kaŭzis malriĉecon en nia loko precipe al virino la popolo, kiu travivis depende de la kampoj (agrikulturo) ne piediris dufoje en ili. La virinoj timis(as) iri en kamparon por ekspluati kampojn. Tial ni petas helpon, se eblas valorigi nian femininan grupeton per 8 kudromaŝinoj plus iliaj akcesoraĵoj. Pri iliaj prezoj ni povos komuniki ilin senprobleme.

1. Ĉi tie kie ni loĝas estas diversaj kvalitaj kudromashinoj je diversaj prezoj. Ni nur bezonos 6 ordinarajn kudromashinojn plus ĝiaj akcesoraĵoj, kies prezo estas 120$ po unu maŝino kun pedalo. Por 6 kudromaŝinoj estus 720$. Ni bezonos la duan kvalitan maŝinon: 2 por brodado kiuj kostas 900$; sume estas: 720$+900$=1620$.
Neantaŭvidita sumo: estas 10% de tiu sumo 1620$ kiu estas 162$. Do, la petata sumo estas: 1782$ (mil sepdek kvardek du dolaroj=1421,50€).
2. Pri la tereno ne estas facile trovi ĝin, ĉar ĝia prezo estas alta. Ni juĝis pli bone daŭrigi lui belan domon (laborejo) pri nia E-agadoj.
Iam ni atingos la celon kaj trovi rimedonaĉeti nian propran terpecon. Se iu povos subteni nian grupon en Rutshuru/Norda Kivuo/DRKongo; estu bonvena.

Prez.: Anita Dusabe
(anitadusabe @ gmail.com), veaasbl @ gmail.cm
Konsilantaro: Rebecca Shumba, Patricia Sifa, Naomie

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login