Esperantista volontado

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperantista volontado > Dumtempe vivi en Nov Zelando

Dumtempe vivi en Nov Zelando

Vicky: Ĉu vi volas loĝi en Nov-Zelando dum kelkaj semajnoj? Kaj, ĉu vi bone parolas Esperanton? 

Mi serĉas gaston, kiu parolas Esperanton kaj povas helpi min, kaj miajn infanojn, lerni Esperanton. Tial mi serĉas iun, kiu havas tre bonajn Esperantajn stilon kaj prononcmanieron. Ni ofertas senpagajn loĝejon kaj manĝojn dum 3 aŭ 4 semajnoj, kiel parto de nia familio.

Ni loĝas en Tauranga, kiu estas urbo apud la orienta marbordo de la Nord-Insulo, unu el la plej varmaj kaj sunplenaj regionoj en Nov-Zelando. Ni havas du filojn, kiuj aĝas 10 kaj 7. Mi jam parolas iom da Esperanto sed mi ne flue parolas; la infanoj estas komencantoj. 

(Notu – vi devas esti ne fumanto)

Se vi interesiĝas pri la ideo kaj vi volas viziti Nov-Zelandon, bonvolu kontakti min.

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2017, August 19, 09:31
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login