muziko

Vi estas ĉi tie: Hejme > Muziko > Bonvolu helpi trovi baladojn

Bonvolu helpi trovi baladojn

Martin: mi petas, por nova libro celanta ĉendancigi esperantistaron


Ĝis nun mi havas iom pli ol cent balade ĉendanceblajn tekstojn. 

El ili kvindekon verkis Kálmán Kalocsai (Kolomano Kalo-ĉaj); kvardek el liaj Ezopaj fabeloj, aliaj dek poemoj el Mondo kaj koro, presita en 1921. Aliajn poemojn kiujn mi baladigis verkis Aleksandro Puŝkin (tradukis I. Lubjanovskij), Antoni Grabowski, William Auld, Julio Baghy, Eŭgeno Miĥalski, Frigyes Karinthy, G. Lagrange, Geraldo Mattos kaj Nikolai Hohlov. (Kopirajtaj permesoj restas por peti). Ceteraj estas ĉerpitaj el Norda Kantaro, krom unu nederlanda balado kiun kantas Kapriol', du kaŝubaj kantoj kiujn tradukis Stanislaw Sztolz kaj dum UK en Lillo donis al mi, kaj kelkaj kiujn mi mem verkas. 

Problemo de poemoj povas esti ke ili ne verkiĝis por esti baladoj. Mi devis doni (ĉu "ŝteli", ĉu mem eltrovi) melodion kaj rekantaĵon por ĉiu el ili. Tamen mi pensas ke multaj el ili bone taŭgas por baladoj. Sed eble ne ĉiuj. 

Plu serĉis mi kaj la reton kaj mian librobretaron por trovi pli da bonaj baladoj - aŭ "baladembrioj". La rezulto bedaŭrinde estas magra. 

Ĉu vi povas helpi min?

Plej bone estas trovi tekston, tradukitan aŭ originalan, kiu jam estas balado. Per balado mi celas ke:
(1) Estu minimume kvin strofoj. (Kaj maksimuma nombro? - Nu, diru do mil strofojn).
(2) Ĉiuj strofoj estu ritme samformaj (samstrukturaj), prefere ankaŭ rime. Alivorte, ĉiuj strofoj taŭgu por unu sama melodio.
(3) Estu rekantaĵo(j), kiu senŝanĝe samvortas en ĉiu strofo. Ju pli longa rekantaĵo kompare al la strofo, des pli bone. (Se rekantaĵo mankas, oni povas vortigi ion mem).
(4) Dezirinde, sed ne nepre, la balado rakontu iun historion, okazaĵon aŭ aventuron.

Ĉu vi konas tiajn poemojn aŭ kantotekstojn en esperanto? Aŭ eĉ malnovan baladon el via lingvo tradukitan en esperanton? 
Mi petas ĝin por la libro, kune kun (se eble) informoj pri melodio(j), deveno (verkinto, tradukinto, komponinto) kaj kopirajto. 

Ĉar nia lingvo meritas baladan kulturon. Ĝi havas multon por rakonti. Kaj ĉendanco estas bona rakontejo. 

Helpu! balade.tone.se

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2017, August 14, 08:38
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login