renkontiĝoj

Vi estas ĉi tie: Hejme > Renkontiĝoj

Renkontiĝoj

Pliajn kontribuojn por tiu kategorio bonvolu sendi al info@maklerejo.de.

Kiam, kie, kio okazas? · La "Internacia Kalendaro" listigas ĉiujn konatajn Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn, festivalojn, kiuj akceptas vojaĝemajn esperantistojn kiel partoprenantoj. · Internacia Esperanto-Kalendaro · listo pri Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, festivaloj!

La Kalendaro havas 2 ĉefajn avantaĝojn:
· Individuaj esperantistoj povas trovi en unu loko la ĉefajn informojn pri ĉiuj Esperanto-aranĝoj, kun iliaj retejoj kaj kontakt-adresoj de la organizantoj. Krome, oni povas vidi la date najbarajn aranĝojn kaj efike plani sian vojaĝadon.
· La organizantoj (krom efike reklami sian aranĝon) povas informiĝi pri datoj de tempe kaj geografie proksimaj renkontiĝoj, kaj povas eviti koliziojn.
Registru vian aŭ ajnan mankantan renkontiĝon senpage kaj simple, pere de formularo en la komenco de la kalendara listo.
Registru ankaŭ la malgrandajn, lokajn renkontiĝojn, ja tio donas ŝancon por eventualaj eksterlandaj esperantistoj, ĝuste tiutempe turismantaj en la proksimeco trovi kontakton kaj partopreni vian aranĝon... 
----- 
La Internacian Kalendaron funkciigas teamo de la Esperanto-Centro "Eventoj" en Budapeŝto. La Kalendaro funkcias ekde 1996, kaj enhavas jare ĉ. 250 Esperanto-aranĝojn. 
Kiel vi povas helpi? 
· Per registrado de aranĝoj: informu pri mankantaj aranĝoj, aŭ sendu korektojn/aktualigojn pri ili!
· Helpu diskonigi la Kalendaron! Aperigu ĝian emblemon kaj faru ligilon al ĝi en via retejo! 
· Ŝatu aŭ kundividu la kalendaran retejon en sociaj retoj kiel Facebook! 
Se vi ŝatus esti regula kunlaboranto en nia teamo kun redaktora rajto, bv. kontakti nin: Szilvási László, szilvasi @ eventoj.hu 
Adreso de la Internacia Esperanto-Kalendaro: www.eventoj.hu/kalendaro.htm 
Ni dankas vian helpon, kaj ĝuu la Kalendaron! 
-------- 
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS 
www.eventoj.hu

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Mark Fettes skribis, ke la maklerejo "estas interesa iniciato". Se vi deziras, ke ĝi pli kaj pli fariĝu rimedo por internacia esperantisteca kunfarado, estas konsilinde legi la startan paĝon.
Pasinta prilaboro: 2015, September 22, 19:29

Submenuo

« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login